ĉina Esperanto-Muzeo,Esperanto-Muzeo

Hejmpaĝo > Novaĵoj

    Esperanto Fakultato de Zaozhuang Universitato varbas studentojn

    Laŭ la oficiala permeso de ĉina ministerio pri edukado la Esperanto Fakultato de Zaozhuang Universitato (en la urbo Zaozhuang en la provinco Shandong, Ĉinio; http://www.uzz.edu.cn/) varbas studentojn el la tuta mondo ekde la aŭtuna semestro, 2018.

    Studentoj lernos dum 4 jaroj Esperanton, anglan lingvon kaj ĉinan lingvon, kaj ankaŭ ekonomikajn lernobjektojn. Ili ricevos 2 bakalaŭrajn diplomojn de literaturo kaj ekonomiko.

    La universitato bonvenigas ĉiujn interesitojn el ĉiuj landoj de la mondo. Kaj la studentoj povas loĝi ĉe studentaj loĝejoj en la kampuso, kie troviĝas ankaŭ preskaŭ ĉiaj necesaj ejoj de homa vivo, ekzemple butikoj, bankoj, poŝtoficejo, maŝino-riparejoj, barbirejoj, banejoj, ktp. ktp.

    Kaj en la universitato troviĝas Esperanto-Muzeo, kie laboras ankaŭ esperantistoj el Koreio kaj Japanio. La universitato kaj la urba registaro kunlabore konstruas nun novan kampuson en la nova urbo de Zaozhuang. La universitato (nun entute 18,000 gestudentoj lernas en ĝi) do multe pligrandiĝos kaj ankaŭ la Esperanto-Muzeo 8-oble pligrandiĝos (ĉ 5000 m2) en la nova kampuso. La konstruo finiĝos post ĉirkaŭ 2 jaroj.


    (raportis BAK, Giwan)

    <Pejzagxo de Zaozhuang Universitato. Prekaŭ duone>

    <Enirejo de Zaozhuang Universitato>

    <Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Universitato>

    <Bildo de nove konstruota muzeo en la nova kampuso de Zaozhuang Universitato, kies unua etaĝo tute estas Esperanto-Muzeo> 

    2018-4-21